Martin Schongauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1439 en Colmar |
Morto | 2-an de februaro 1491 (51-jaraĝa) en Breisach |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto gravuristo kuprogravuristo |
Verkoj | Madonna of the Rose Bower |
Martin SCHONGAUER (ĉirkaŭ 1450–53, Colmar – 2a de februaro 1491, Breisach), konata ankaŭ kiel Martin Schön ("Martin la belulo") aŭ Hübsch Martin ("Bela Martin") inter siaj samtempuloj,[1][2] estis gravuristo kaj pentristo el Alzaco. Li estis la plej grava presisto norde de Alpoj antaŭ Albrecht Dürer, kiu fakte kolektis lian verkaron. Li estis la unua pentristo kiu estis ankaŭ grava gravuristo, kvankam ŝajne li havis la familian fonon kaj trejnadon por oraĵado kio estis kutimo por tiamaj gravuristoj.[3]
La kerno de la supervivanta produktado de Schongauer estas 116 gravuraĵoj,[4] ĉiuj kun lia monogramo sed neniu datita,[5] kiu estis bone konata ne nur en Germanio, sed ankaŭ en Italio kaj eĉ ĝis Anglio kaj Hispanio.[6] Vasari diras, ke Mikelanĝelo kopiis unu el liaj gravuraĵoj, en "La tentigo de Sankta Antonio". Lia stilo ne montras italan influon, sed temas pri tre klara kaj organizita gotika arto, kiu derivas el kaj germana kaj fru-nederlanda pentrartoj.
Ĵusa fakularo, baze sur la verko de Max Lehrs, atribuas 116 gravuraĵojn al li, kaj multaj el ili estis kopiitaj de aliaj artistoj (inklude lian monogramon), kiel estis ofta en la periodo. Lia fekunda samtempulo Israhel van Meckenem faris kopiojn de 58 gravuraĵoj, ĝuste la duono de la produktaro de Schongauer, kaj prenis motivojn aŭ figuroj el pliaj, same kiel gravuraĵojn el kelkaj desegnoj, kiuj estas nun perditaj.[7]
Estas kelkaj fajnaj desegnoj, kiel kelkaj datitaj kaj subskribitaj per sia monogramo, kaj kelkaj survivantaj pentraĵoj je oleo kaj fresko.